Modera vivostilo

Mahatma Gandhi ŝpinanta fadenon en 1942. Gandhi kredis je vivo de simpleco kaj memsufiĉo.
Diogeno la cinika vivanta en argila barelo. Pentraĵo de Jean-Léon Gérôme (1860), Walters Art Museum.
Rekonstruo de la kabano de Henry David Thoreau sur la marbordo de Walden Pond,

Modera vivostilo, aŭ plisimple simpla vivo, estas koncepto, kiu inkluzivas en ĝin kelkajn apartajn kredojn pri manieroj simpligi la vivstilojn de homoj. Unu maniero povus esti memvole malpliigi konsumon kaj la kvanton de la posedaĵoj posedataj de homo. La memvola elekto vivi tiel, la grado kaj el la efikoj de ĉi-tiu elekto, grave influas la homan kaj komunan vivon.

Vernon Howard difinis simplan vivon kiel "vi sukcesis en vivo kiam ĉio, kion vi vere volas, estas ĝuste tio, kion vi vere bezonas". Kvankam asketismo subtenas simplan vivon, ne ĉiuj fluoj de simpla vivo subtenas asketismon.

La diferenco inter tiuj, kiuj vivas en malriĉeco kaj tiuj, kiuj vivas en la formo de simpla vivo, estas ke tiuj, kiuj vivas en simpla vivo libervole elektas fari tion, dum tiuj kiuj vivas en malriĉeco ne.

Elekti simplan vivon havas multajn kialojn, inkluzive de: spiriteco, sano, pli da kvalita tempo kun familio kaj amikoj, labor-hejma ekvilibro, persona gusto en vivstilo, kontenteco kun malmulto, aŭ pro kialoj de malpliigo de la ekologia premsigno kaj streso. Simpla vivo povas rezulti ankaŭ el opozicio al materialismo kaj konsumismo.

El spirita vidpunkto, la celo estus konduki vivon pli fokusitan sur valoroj difinitaj kiel "esencaj". Ĉi tiu persona kaj/aŭ asocia engaĝiĝo rezultas de multaj motivoj, kiuj povas doni prioritaton al moralaj valoroj, kiuj tiam determinas familiajn kaj komunumajn strukturojn, kaj/aŭ ekologiismajn elektojn.

Alia maniero apliki la teorion de simpla vivo estas adopti simplan dieton. Vegetaranaj kaj precipe veganaj dietoj, estis identigitaj pli ol unufoje kun aspiro al simpla vivo, precipe kiam praktikitaj de monaĥoj kaj asketoj. Ekzemplo de alia simpla dieto estas la friganisma dieto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy